Terarmeo de Ukrainio

Terarmeo de Ukrainio
emblemo
flago
terarmeo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco februaro 1917 vd
Lando(j) Ukrainio vd
Sidejo Kievo
Filioj Aerorozvidka (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Terarmeoj de Ukrainio (ukraine Сухопутни Вийська ЗСУ, Sukhoputni Viys'ka), ankaŭ konata kiel la Ukraina Armeo, konsistigas la teran brakon de la Armitaj Fortoj de Ukrainio. Ili estis kreitaj de unuoj de la sovetiaj terarmeoj, inkluzive de tri armeaj distriktoj (Kievo, Karpataj kaj Odesaj armeaj distriktoj), kiuj estis sur ukraina grundo kiam Sovetunio kolapsis.

Ekde la sendependiĝo de Ukrainio de Sovetunio en 1991, Ukrainio konservis sian sovetian militan ekipaĵon. Ankaŭ, la armetrupoj estis sisteme reduktitaj ekde 1991. Ekde la komenco de la milito en Donbaso en aprilo 2014 en orienta Ukrainio, ĝi komencis altgradigi siajn armetrupojn. La terbrako havis 169,000 soldatojn aktuale en 2016 [1]. En 2016, 75% de la armea personaro deĵoris sub la dungadokontrakto. La terarmeoj de Ukrainio ankaŭ estis ekipitaj per pli modernaj tankoj, APCoj kaj multaj aliaj specoj de batalekipaĵo [2].

Aktuale en 2023, la Kirasa Armeatrupo de Ukrainio estas konsiderita unu el la plej grandaj kirasaj fortoj en la mondo, kaj la dua plej granda en Eŭropo, kun nur la Kirasa Armeatrupo de Rusio antaŭ ĝi.

  1. "Полторак поставив сухопутні війська за приклад реформ в Україні". 13 December 2016. Archived from the original on 2018-03-01. Retrieved 2018-03-01.
  2. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2017-12-25. Alirita 2017-12-24.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne